Kiel ni jam kelkfoje informis nunjare pasas la 100-a naskiĝdatreveno de Stanisław Lem, unu el la plej famaj polaj sciencfikciaj verkistoj. Liaj libroj tradukitaj en 57 lingvojn vendiĝis en la kvanto de pli ol 45 milionoj da ekzempleroj. En la tuta mondo okazas multaj eventoj memorigantaj la polan aŭtoron. Al la memorsolenaĵoj aliĝis ankaŭ la Pola Instituto en Vieno organizante konkurson por bildkarto ligita kun la daŭranta Jaro de Lem. Gajnonta projekto akompanos la kultureventojn, kiujn organizos la Instituto. La konkurso estas adresita al ĉiuj interesiĝantoj, sed unu persono povas alsendi maksimume tri grafikajn projektojn. Oni atendas ilin ĝis la 30-a de majo. Detaloj pri la partoprenkondiĉoj troviĝas en la retaj paĝoj de la Pola Instituto en Vieno. Por la plej bonaj projektoj estas antaŭviditaj tri premioj en la alteco de 400, 300 kaj 200 eŭroj.
(https://instytutpolski.pl/wien/pl/2021/04/29/zaprojektuj-pocztowke-z-okazji-roku-stanislawa-lema/)

El la elsendo 21.05.2021. Legas Przemek – 1′ 06”