Sciencaj informoj

Fajna miksaĵo de lumo kaj sono

Enretigita de: | Maj 18, 2021 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Interesajn esplorrezultojn publikigis jam antaŭ kelka tempo polaj kaj germanaj sciencistoj en la prestiĝa periodaĵo „Optica”. Kunlaborantaj en la pola-germana esplorkolektivo sciencistoj el la Politekniko en Vroclavo kaj el la universitatoj en Augsburgo, Münster kaj Munkeno sukcesis miksi la nanoskalajn sonondojn kun lumkvantumoj. En siaj eploroj ili aplikis artefaritan atomon, kiu transformas – kun nekonata ĝis nun precizeco – la vibradojn de sonondo en unuopajn lumkvantumojn, fotonojn. La lumaj kaj sonaj ondoj estas la bazo de la modernaj komunikteknikoj. Lumo servas por transportado de donitaĵoj en la mondskala lumfadena, optikfibra reto. La sonondoj estas utiligataj por sendrata komunikado inter diversaj elektronikaj aranĝaĵoj. Nun necesas ambaŭ ŝlosilajn teknologiojn adapti al la proksimiĝanta erao de kvantuma komunikado. La ŝlosilan rolon en tio plenumas la tiel nomataj hibridaj kvantumaj teknologioj. Ili kunigas malsamajn kvartumajn strukturojn, utiligante la avantaĝojn de ĉiu el ili, samtempe superante iliajn limigojn. Laŭ unu el la sciencistoj aparte promesoplenaj ĉi-rilate estas fononoj, vibradoj de kristala reto. Oni taksas, ke la artikolo de la pola-germana sciencista grupo en la marta „Optica” estas la unua paŝo al estontaj fononaj kvantumaj teknologioj.

El la elsendo 18.05.2021. Legas Barbara – 1′ 52″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0521269

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj