Sciencaj informoj

Biodiverseco kaj kultura varieco

Enretigita de: | Maj 25, 2021 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La kultura varieco, kiu manifestiĝas en lingva malsameco kaj biodiverseco estas interligitaj. Laŭ sciencistoj el Usono kaj Britio la konservo de tiu ligo povas esti ŝlosila por la protekto de biodiverseco kaj por la protekto de indiĝenaj kulturoj de Afriko. Profesoro Larry Gorenflo el Penn State kunlabore kun Suzanne Romain, lingvistino el la Oksforda Universitato analizis 48 regionojn de Afriko, kiujn Unesko kalkulis al la monda naturheredaĵo. La atenton ili donis al donitaĵoj pri lingvoj aperantaj en ĉi tiuj regionoj. Montriĝis, ke vivas en ili pli ol 8200 bestospecioj kaj homoj uzantaj sume 147 lingvojn. Homoj tamen loĝas ankaŭ en aliaj lokoj gravaj por la monda naturheredaĵo, ĉiam ĝis iu grado influante la tiean naturmedion. Tio estas laŭ sciencistoj grava argumento por engaĝi la indiĝenajn loĝantojn al la administrado per ekosistemo, en kiu ili vivas kaj kiuj verŝajne helpis krei ĉi tiun biodiversecon. La esploristoj rimarkis ankaŭ, ke kvanto de la uzataj lingvoj estas proporcia al la nombro de vivantaj betospecioj. Por la esploroj estis uzita la lingvistika bazo Ethnoloque, donitaĵoj el la listo de minacitaj specioj de Internacia Unio por Naturprotekto kaj el Birdlife International. Sekve ilia plia konkludo estas, ke se en iu loko grava por la monda naturheredaĵo estas rimarkita granda lingvovarieco, tie aperas konstateble granda nombro de la bestospecioj. Tio povas rezulti el la fakto, ke riĉa naturmedio kondukas al pli riĉa kultura mozaiko. Gorenflo, arkitekto de naturpanoramoj, specialisto pri geografio kaj esplorado de afrikaj kulturoj planas nun pli detale ekzameni ligojn inter la biodiverseco kaj lingvistka varieco en Eastern Arc, Tanzanio kaj en aliaj regionoj kiel Hindoĉinio, suda Ĉinio kaj Mezameriko.

El la elsendo 25.05.2021. Legas Barbara – 2′ 35″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0523368

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj