Ludu

La 1061-a E_elsendo el la 30.04.2021 ĉe www.pola-retradio.org

La komenca kulturtema kroniko enhavas la informon pri kandidatigo de flosista tradicio al Unesko-listo, kiun akompanas pola flosista kanto en la plenumo de Johano Paŭlo la 2-a. La ceteraj informoj rilatas el la ekspozicio de miniikonoj en Supraśl kaj al la evento Poezio en la urbo. Nia felietono pri koninda polo de Michał Łabenda estas dediĉita al eksterordinara virino Natalia Aszkenazy. En la komunuma informo ni sciigas pri la nuligita UK en Belfasto kaj pri la dua nunjare Virtuala Kongreso. En la hodiaŭa Leterkesto ni abunde citas el mesaĝoj, kiuj atingis la redakcion post la morto de red. Andrzej Pettyn. La interreta foto apud la programinformo rilatas al la flosista tradicio en Pollando. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas jam ĝisdatigitaj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.