Ludu

La 1052-a E_elsendo el la 30.03.2021 ĉe www.pola-retradio.org

La ĉefan programeron konsistigas la literatura segmento kun la 108-a fragmento de la romano Quo Vadis de Henryk Sienkiewcz en la traduko de Lidia Zamenhof. Per ĝi ni komencis prezenti la 53-an ĉapitron de la romano. Komence aŭdiĝas kronvirusa kroniko kaj aktualaĵo pri porekologiaj solvoj en pola fervojo. Nia sciencbultena temo ligas al la lastaj esploroj de usonaj sciencistoj pri interdependeco inter senjora societemo kaj demenco. En la elsendo aŭdiĝas fragmento de la kanzono „Trista soleco” de Flavio Fonseca devenanta el la KD „Simbiozo”. La programinformon akompanas interreta foto referencanta al la temo de nia aktualaĵo pri ekologiaj solvoj en pola fervojo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas ankoraŭ ĝisdatigataj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.