Ludu

La 1051-a E_elsendo el la 26.03.2021 ĉe www.pola-retradio.org

enhavas felietonon de nia aŭskultanto Michał Łabenda pri polaj diplomatoj savantaj judojn dum la 2-a mondmilito. La riĉa kulturtema kroniko enhavas la informojn pri la Internacia Tago de Teatro, pri la pola-korea spektaklo Human/Homo, pri trarigardo de dokumentaj filmoj de konata pola reĝisoro Krzysztof Kieślowski. En nia E-komunuma segmento ni omaĝe imformas pri la forpaso de konata itala E-aktivulo, Antonio de Salvo kaj pri konkurso de Grabowski-fondaĵo adresita al E-junularo. Muzike ni citas el la plej nova kanto de Ĵomart kaj Nataŝa „Ĉiuj ni doloras” aperinta ĉe jutubo – https://www.youtube.com/watch?v=W2lsEn4w9WI. Tie oni atendas ŝatosignojn de la aŭskultantoj aŭdintaj jam la kanzonon. Nian programinformon akompanas interreta foto lige al la retrospekta filmrevuo de Krzysztof Kieślowski, pri kio ni informas en nia kulturkroniko. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas grandparte ĝisdatigitaj, sekvaj estas aktualigataj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.