Ludu

La 1048-a E_elsendo el la 16.03.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nian elsendon komencas tradicie aktualaĵoj, inter kiuj krom kronvirusa kroniko ni informas pri la nuna stato de eksterlandaj studentoj en polaj altlernejoj. Nia scienca temo estas dediĉita al esploroj kaj interesaj rezultoj pri la kognaj kapabloj de sepioj. Ĵus venis informo pri prokrasto de la limdato de la Belartaj Konkursoj ĝis la fino de aprilo. Inter la konkursbranĉoj estas kategorio „Teatro” kaj „Monologo”. Tio instigis nin ĉerpi el arkivo kaj memorigi plurjaran ekziston de la varsovia E-Teatro „Espero”. Komence de la dumilaj jaroj post la spektaklo „Vivo kaj morto de Sokrato” antaŭ nia mikrofono gastis aŭtorino de kelkaj broŝuroj dediĉitaj al E-teatro, Zofia Banet-Fornal. En la elsendo ni prezentas fragmenton de la kanzono „Birdo sur drato” el la KD de Jacques Yvart „Invito por vojaĝo”, eldonita de Vinilkosmo. La programapuda interreta foto prezentas la heroojn de la sciencbultena rubriko, sepiojn. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas grandparte ĝisdatigitaj, sekvaj estas aktualigataj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.