Ludu

La 1047-a E_elsendo el la 12.03.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni invitas aŭskulti felietonon de nia aŭskultanto Michał Łabenda pri la E-spuroj en Kirgizio. La komencaj kulturtemaj informoj koncernas planatan ekspozicion de la tolaĵo de Jan Matejko pri Mikołaj Kopernik, kiu estos prezentata en la londona Nacia Artgalerio, la decidon de Nederlando pri preteco redoni artverkojn al ĝiaj eksaj kolonioj. La lasta kulturtema informo traktas la plej novan eldonaĵon de polaj tatardevenaj muzulmanoj. La E-komunuma informo rilatas al la morgaŭa evento „KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin” kun i.a. antaŭekrana diskuto pri la temo kaj la samnoma novela konkurso de Akademio Literatura de Esperanto. Muzike akompanas nin Kjara per fragmento de la kanzono „Tutnature” el la KD Blua Horizonto; Ĵenja kantas en Leterkesto fragmenton de sia kanzono „Ho, Renkontiĝo” el la KD „En Esperantujo”. Nian programinformon akompanas foto de la historia nekropolo de polaj tatardevenaj muzulmanoj en la loko Kruszyniany. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas grandparte ĝisdatigitaj, sekvaj estas aktualigataj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.