Ludu

La 1046-a E_elsendo el la 10.03.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Denove la ĉefan parton de nia elsendo okupas literaturo, la 107-a fragmento de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la Esperantlingva traduko de Lidia Zamenhof. Komencaj aktualaĵoj enhavas i.a. informon pri japanaj investaĵoj en Pollando kaj ĉiam pli granda interesiĝo de poloj pri reta korpfizika trejnado pro la fermo de firmlokaj sportejoj. Ĉi-lastan informon sekvas kronvirusa kroniko. Nia scienca bulteno informas pri esplorrezultoj de tio, ĉu la neandertala homo kapablis parolkomuniki. Muzike akompanas nin TIM el Kolombio en la fragmento de la kanzono „Sen antaŭjuĝoj” el la bita albumeto „Vaganto” aperigita de Vinilkosmo. La programapuda interreta foto koncernas la hejman, ĉeekranan sportumadon de poloj, kiun praktikas ĉiam pli da personoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas grandparte ĝisdatigitaj, sekvaj estas aktualigataj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.