Ludu

La 1041-a E_elsendo el la 19.02.2021 ĉe www.pola-retradio.org

En la hodiaŭa elsendo ni proponas felietonon el la ciklo pri koninda Pollando. Ni kredas ke multaj vizitontoj ŝatos persone iam konatiĝi kun la kastelo Pieskowa Skała proksime de Krakovo, kun kiu ligiĝas legendo klariganta ĝian nomon en la E-traduko „hundeta roko”. Tiun misteron ni ankaŭ malkovras. La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas kvar interesajn ekspoziciojn preparatajn de la varsovia Reĝa Kastelo kaj i.a. restaŭristan kunlaboron inter la pariza Pola Biblioteko kaj la Nacia Muzeo en Gdansko. La E-komunuma segmento enhavas informojn pri la nuna stato de la Afrika Komisiono de UEA kaj la planoj kaj proponoj de IKUE por la Karesma Periodo. Fine ni renkontiĝas Leterkeste por i.a. konatiĝi kun iuj el la venintaj ideoj okaze de la 10-jariĝo de niaj E-elsendoj. Muzike akompanas nin kanzono el la KD Afrika Kompilo „Kiu lingvo por la homaro” eldonita de Vinilkosmo; la informon pri la surgrundiĝo de memstira veturilo sur la Marso akompanas la citaĵo el komponaĵo de Solotronik. Ĉe la programinformo troviĝas interreta foto pri kastelo Pieskowa Skała. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Plimulto de la rubrikoj estis en la lastaj tagoj dank’ al Krystyna Grochocka aktualigitaj. Tio koncernas la periodon ekde komenco de septembro 2020 kaj fino de januaro 2021. Aliaj tiuperiodaj aktualigoj sekvas. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.