Ludu

La 1035-a E_elsendo el la 29.01.2021 ĉe www.polaretradio.org

Hodiaŭ en la felietono pri koninda polo ni parolas pri d-ro Seweryn Gałęzowski en lia 200-jara naskiĝdatreveno aparte en la kunteksto de lia aktivado en Meksikio, kie li estis kunestablinto de la universitato en Meksiko-urbo kaj senhonoraria kuracisto de la indiĝenta loĝantaro. Nia komenca kulturkroniko informas pri plia subjekto el Pollando sur la listo de Kultura Unesko-heredaĵo – la sovaĝa abelbredado, pri historigrava 50-jariĝo de la decido rekonstrui la Reĝan Kastelon en Varsovio, pri polaj grafikistoj premiitaj en Italio. Ni retrorigardas al la pasinta (27.01.2021) datreveno de la liberigo de la germana koncentrejo Auschwitz-Birkenau, la tn. Tago de Holokaŭsto i.a. per referenco al la rilata GK de UEA kaj la poeziaĵo de Julius Balbin „88834”. En la E-komunuma segmento ni peras tristan informon pri la forpaso de elstara litova E-aktivulino, Irena Alijošiūtė kaj informas pri la lastaj aktivadoj de IKUE. Muzike el nia arkivejo ni memorigas la kanton pri altvaloraj aferoj kaj esperoj de Danuta Alczewska-Klus por la esperantigita teksto de Andrzej Pettyn. La programinformon akompanas foto rilata al la bredtradicio de sovaĝaj abeloj en Pollando, kiu nun troviĝas sur la Listo de la Kulturheredaĵo de Unesko.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Plimulto de la rubrikoj estis en la lastaj tagoj dank’ al Krystyna Grochocka aktualigitaj. Pliaj aktualigoj sekvos en la plej proksimaj tagoj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo; Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.