Ludu

La 1006-a E_elsendo el la 20.10.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Post longa paŭzo ni proponas en la hodiaŭa programo denove „Trarigardon de la E-Gazetaro”, en kiu ni traktas la 191-an numeron de „La Informilo” el Francio kaj la 4-an numeron de „Esperantolehti” kaj fine referencas mallonge al la 7-a nunjara numero de „La Revuo Orienta” el Japanio. En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri usona agnosko de la Trimara Iniciato, kies pintrenkonto okazis lastlunde; pri la semajnfina polkolonia tago de dulingveco en Novjorko. Ni prezentas mallongan kronvirusan kronikon. La sciencbultena temo traktas la aplikon de nanopartikloj de oro en medicino. Ni mallonge citas el la kanzono de Conny II Klee „Dank’ al EventoServo” por la vortoj de Heinz Sprick. Krome fragmente ni memorigas la kanzonon de Kajto „La malnova balancilo” La interreta foto ĉe nia programinformo referencas al la hodiaŭa sciencbultena temo – apliko de oro en medicino. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Tamen portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. Aliflanke vi povas sekvi dokumentajn ĉerpaĵojn el niaj elsendoj samtempe aŭskultante ilin kaj rigardante tekstojn per la filmetoj ĉe nia jutuba kanalo: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. Ankaŭ la elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. Ambaŭkaze eblas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon.