Ludu

La 1005-a E_elsendo el la 16.10.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Morgaŭ pasos la 171-a mortodatreveno de la genia pola komponisto Frederiko Chopin. Nia porokaza felietono fokusiĝas pri la sortoj de lia koro postmorte reveninta al Pollando kaj nun en la varsovia preĝejo de S-ta Kruco fariĝinte la pilgrimloko de la muzikŝatantoj de Chopin el la tuta mondo. En la kulturtema kroniko ni informas pri porokaza ekspozicio de porcelanaĵoj en Zielona Góra (la okcidenta Pollando) teme rilatantaj al la vitokultivado kaj vinproduktado. Nia intereta programinforma foto referencas al tiu ĉi ekspozicio. Ni informas krome pri virtuala ekspozicio de pola kaj hungara naivaj artistoj – Nikifor el Pollando kaj Viola Berka el Hungario. La E-komunumaj informoj koncernas la antaŭnelongam eventon en Litovio, dum kiu la renoma esperantisto de ĉi tiu lando, Povilas Jegorovas transprenis parlamentan medalon. Ni informas ankaŭ pri la literatura konkurso, al kiu daŭre eblas aliĝi „Poezio el ĉiuj ĉieloj” – https://www.iconcorsidisamideano.it/poezio-el-ciuj-cieloj-sesa. Fine sekvas renkontiĝo de la Redakcio kun aŭskultantoj en la leterkesta programero. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. TAMEN eblas daŭre sekvi ĉerpaĵojn el niaj elsendoj samtempe aŭskultante ilin kaj rigardante tekstojn per la filmetoj ĉe nia jutuba kanalo: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo konforme al individua bezono eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.