Ludu

La 1000-a E_elsendo el la 29.09.2020 ĉe www.pola-retradio.org

La unumila elsendo iom rompas la skemon de la kadra programo. En la komenco aŭdiĝas speciala porokaza mesaĝo de la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia. En la rememora, retrorigarda segmento aŭdiĝas retrorigardoj de la redakciaj teamanoj: Bruce Crisp el Kanado, redaktorinoj Gabi Kosiarksa kaj Milada Szwedo, kaj krome komencanta esperantistino el Varsovio, radioamiko Pamela. Niaj komencaj aktualaĵoj rilatas al starpunkto de poloj pri laboro en postemerita aĝo kaj al nova ortodoksa kirko en Varsovio. Ni prezentas krome mallongan kronvirusan kronikon. La sciencbultena temo traktas la demandon pri la rolo de cerbaj duonsferoj en la evoluo de la infana parolkapablo. Muzike akompanas nin en la fino de la elsendo Jonny M. per sia kanto „Dankon” el la KD „Regestilo” eldonita de Vinilkosmo. La interreta foto ĉe nia programinformo prezentas novan ortodoksan kirkon en Varsovio reference al ĉi-rilata aktualaĵo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Tamen portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. Aliflanke eblas sekvi ĉerpaĵojn el niaj elsendoj samtempe aŭskultante ilin kaj rigardante tekstojn per la filmetoj ĉe nia jutuba kanalo: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. Ankaŭ la elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. Ambaŭkaze eblas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon.