Ludu

La 988-a E_elsendo el la 11.08.2020 ĉe www.pola-retradio.org

La ĉefprogramero de nia elsendo estas la 98-a fragmento de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Nian kronvirusan kronikon inaŭguras vortoj de la Ĝenerala UN-sekretario pri kronvirusaj edukdamaĝoj. El inter aktualaĵoj en la varmega periodo en Pollando ni elektis tiun pri la pola Arbo de la Jaro 2020. La sciencbultena temo koncernas polan-kanadan kunlaboron de paleontologoj kaj virtuale rekonstruitan cerbon de iu praanimalo. La interreta foto ĉe nia programinformo prezentas la polan Arbon de 2020. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D