Ludu

La 983-a E_elsendo el la 25.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ komenciĝis virtuala, riĉenhava ILEI-konferenco 2020. Eblas al ĝi daŭre aliĝi:  https://eventaservo.org/e/ILEI-53.  El ĝia virtuala programo ni citas en nia hodiaŭa elsendo la salutmesaĝon de UEA-prezidanto, Duncan Charters, kiu samtempe enkondukas en la ĉefprelegon de la konferenco. Komence de la programo aŭdiĝas kronvirusa kroniko kaj kulturaj informoj. Ili rilatas al la ebleco vidi verkojn perditajn de Pollando kaj reakiritajn post la 2-a mondmilito kaj al la virtuala Folklora Festivalo de Polaj Montaranoj. Unu semajnon antaŭ la Virtuala Kongreso ni proksimigas la malvirtualan kongresejon de la 44-a kaj la 72-a UK-oj en Varsovio, kiu estas Palaco de la Scienco kaj Kulturo kreiĝinta antaŭ 65 jaroj. Muzike ni prezentas specimenon de Żywiec-montarana fokloro. La interreta foto bildigas la heroon de nia felietono Palacon de Kulturo kaj Scienco ĉirkaŭkonstruitan de pluretaĝuloj. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.