Ĝis nun oni malmulte esploris, kio okazas kun kortekso dum la kaplezo. Plej ofte tamen temas pri serioza akcidento. Aktuale polaj sciencistoj el la Vroclava Politekniko, en la suda Pollando, laboras pri malpeza silikona rubado por la kapo, kiun oni povas surmeti ekzemple dum la sportaj ekzercoj. Ĝi ebligas monitori la cerbon kaze de lezo. Sed ne temas sole pri la sekvado kiel kreiĝas lezoj kaj misfunkciado de cerbo kaze de kontraŭpuŝiĝo aŭ falo. Ĝi povas helpi en laboroj pri rimedoj protektantaj la kapon, ekzemple dum la testado de kaskoj. La vroclavaj sciencistoj testis jam sian silikonan rubandon i.a. helpe de volontuloj praktikantaj diversajn sportbranĉojn, kiel ekzemple la usonan piedpilkon.
El la elsendo 26.05.2020. Legas Tomek – 0’52”