La aŭstralia scienca agentejo CSIRO informis, ke oni sukcesis grandigi la imunecon de koralaj rifoj je altaj temperaturoj. La kreskanta temperaturo de la mara akvo kaŭzas, ke ili perdas la etajn glonojn, kiuj simbioze vivas en ili. Sekve de tio koraloj blankiĝas kaj estas subnutritaj. La kolektivo de doktoro Patrick Buerger el CSIRO kreis en laboratorio mikroalgojn, kiuj toleras altajn temperaturojn. Komence de la nuna jaro en la Granda Korala Rifo en Aŭstralio okazis amasa blankĝo de koraloj, la tria dum la lastaj tri jaroj. Du similaj kazoj estis notitaj en 2016 kaj 2017. Du trionoj de la Granda Korala Rifo, la plej granda ĉi-speca sistemo en la mondo estis difektitaj. La aŭtoroj de la malkovro esperas, ke la malkovro protektos la koralajn rifojn minacitajn de formorto. La rezistaj je varmo simbiozaj glonoj aldone pli bone frontas fotosintezon.
El la elsendo 26.05.2020. Legas Tomek – 1’04”