Ludu

La 964-a E_elsendo el la 19.05.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Surtegmenta parko en Varsovio sur la konstruaĵo de la Universitata Biblioteko

Antaŭ unu semajno la jubileon de 10-jariĝo solenis la E-libraro en Bjalistoko. Tio estas la okazo ne sole por gratuli al la bjalistokaj esperantistoj, sed ankaŭ por gastigi antaŭ nia mikrofono Ela Karczewska, kiu ekde la komenco zorgas pri ĝiaj kolektoj. En la komenco aŭdiĝas mallonga kronvirusa kroniko, post kiu sekvas aktualaĵoj. Ni informas pri la lastaj formalaĵoj por elkonstruo de la gaskondukilo Baltic Pipe, pri nova promenejo tra la arbobranĉaro apud Poznano kaj pri unu el la plej belaj en Eŭropo tegmentaj parkoj, kiu troviĝas en Varsovio. La sciencbultena temo riltas al polaj kontraŭbakteriaj kaj kontraŭmikozaj naĝiloj. Muzike ni prezentas la kanzonon „Pli da fort’”en la plenumo de Bjalistokaj Prezentaĵoj. La interreta foto apudanta la programinformon prezentas fragmenton de la surtegmenta parko en Varsovio sur la konstruaĵo de la Universitata Biblioteko. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. Eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono” troviĝas eksterelsende interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D