Je 138 nepublikigitaj ĝis nun fotoj dokumentantaj la publikan agadon kaj privatan vivon de Ignacy Jan Paderewski, elstara pola muzikisto kaj politikisto, riĉiĝis la Grandpoluja Muzeo de Sendependeco en Poznano. La fotoj devenas el la periodo ekde la komenco de 1919, kiam Paderewskki fariĝis la ĉefminitro de la pola registaro ĝis 1936, kiam laŭ iniciato de Paderewskiego kaj generalo Władysław Sikorski kreiĝis la tn. Morges-fronto, politika interkompreniĝo de centrismaj partioj. La fotografaĵoj, faritaj de unu el la sekretarioj de Paderewski prezentas lin kiel diplomaton, sed ankaŭ private kun la edzino kaj amikoj. Ĉiuj fotoj havas gandan historain valoron. Ili estas nigrablankaj aŭ sepikoloraj, ĉiuj en tre bona stato. Elektitajn fotojn eblas jam rigardi rete en la paĝo de la muzeo. (http://www.wmn.poznan.pl/138-nieznanych-zdjec-ignacego-jana-paderewskiego-mamy-caly-album).

El la elsendo 17.04.2020. Legas  Maciek – 1’01”