Doktorino Celina Heliasz-Nowosielsa el la Fakultato pri Novfilologio de la Varsovia Universitato esploras la plurrimedan komunikadon, en kiu estas utiligataj ne sole vortoj sed ankaŭ gestoj, mimiko, intonacio kaj korposinteno. Evidentiĝas, ke la lingvokono ne sufiĉas por interkompreniĝi kun ĉiu. En sia laboro ŝi ekzamenas kiel homoj rakontas pri kazoj de komunikado, kiujn ili atestis kaj kiom multe ili donas la atenton al tio, kio okazas eksterparole. Sciencistoj volas konvinkiĝi ĉu ies eldiro – aŭ inerrilatado inter kelkaj personoj – estas perceptata de observantoj kaj kiel tio, kion la ekzamenato agnoskis en sia rakonto pri la kazo kiel gravan dependas ekzemple de ies sekso, aĝo aŭ edukiteco. La komuna lingvo ne garantias, kiel evidentiĝas, ke homo interkompreniĝos kun ĉiu alia, ĉar homoj diversmaniere uzas la vortojn kaj diversmaniere regas tion, kio kaŝiĝas ekster ili. La demando des pli interesa, ke En la socia skalo tiu ĉi temo estas ankoraŭ malmulte esplorata.
El la elsendo 15.01.2020. Legas Barbara – 1’32”