Ludu

La 921-a E_elsendo el la 20.12.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Jarfine pasos la unua favorepreza aliĝperiodo al la 105-a UK en Montrealo. Tion ni memorigas en la interparolo kun Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, sed krome ni referencas al lia lasta vizito en Montrealo kaj kiel la unuaj ni eksciis kelkajn detalojn pri la kongresa programo. En la komencaj kulturkronikaj informoj ni parolas pri novaj ikonoj en la muzeo de Supraśl apud Bjalistoko kaj pri restaŭrita mozaiko de Józef Mehoffer en Lvovo. La 15-an de decembro „La ondo de Esperanto” anoncis Esperantiston de la Jaro – kiu fariĝis Anna Löwenstein kaj edukado.net enkondukis 5 pliajn esperantistojn en sian Panteonon. Pri tio ni informas sekve. Bedaŭrinde la E-komunumo meze de decembro perdis siajn du meritiĝintajn membrojn – Mila van der Horst-Kolińska el Nederlando kaj Maria Pontika el Grekio. Ankaŭ pri tio ni informas fine de la elsendo. Muzike ni memorigas fragmente la E-Tangon de Lars Formann kaj la kanzonon „La bileto” de Jonny M. La akompananta nian programinformon foto prezentas fragmenton de la restaŭrita mozaiko de Józef Mehoffer en la lvova katedralo.
Ni disponigas eksterelsende paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el la hodiaŭa elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „kulturkronikaj informoj”. Uzu tiun ĉi servon mem kaj rekomendu al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto. Ĝi estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la elsendosonon konforme al viaj bezonoj.