Ludu

La 893-a E_elsendo el la 13.09.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En la vendreda sonsceno pri la 104-a UK en Lahtio ni prezentas renkontiĝon ĉe la giĉeto de la 105-a UK en Montrealo, en kiu partoprenis la deĵorantaj tie Normand Floury, Ĵenja Zvereva kaj Joe Amis el Kanado. Ilia giĉeto havis strategian lokon en la kongreseja vestiblo, kie kruciĝis vojoj horizontale kaj vertikale. Tie ni renkontis ankaŭ multajn amikojn de niaj elsendoj. Inter ili estis LKK-anino, nia aŭskultantino Synnöve Myntinnen el Finnlando.
La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la saksaj porcelanaĵoj en la kolektoj de Wawel-kastelo en Krakovo, nun aparte ekspoziciataj; ankaŭ al interesa ekspozicio de pipoj el la ĉeĥa Košice en la muzeo de Rzeszów en la sudorienta Pollando. E-komunumaj informoj koncernas la rete legeblajn kaj elŝuteblajn fabelojn de Eroŝenko ĵus tradukitajn el la japana kaj disponigitajn pdf-dosiere [https://sites.google.com/site/erosxenko125/files/fabeloj-de-erosxenko] kaj la Omaĝrenkontiĝon al Lucija Borčic en Zagrebo, Kroatio, dum kiu estos i.a. anoncitaj rezultoj de tradukkonkurso de la Kroata Esperantista Unuiĝo [https://www.hes-keu.hr/]. Ni memorigas, ke jam post unu semajno en la pola Poznano komenciĝos la kultura festivalo ARKONES – http://www.arkones.org/. Inter planitaj koncertoj estas i.a. tiu de ĴeLe. Ni prezentas mallongan specimenon el ĝia Lahtia koncerto.
La programinformon akompanas foto de aparta eksponaĵo de la saksaj porcelanaĵoj el Wawel-kolekto, plurfigura sceno „Krucumo de Kristo”.
Kulturkronikaj informoj estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj post la alklako de trabeto „kulturkroniko”. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” troviĝas eksterelsende la hodiaŭa sonsceno pri 104-a UK en Lahtio. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D