Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 858-a E_elsendo el la 01.06.2019 ĉe www.pola-retradio.org
Hodiaŭ en kelkaj landoj, inkluzive de Pollando estas solenata la Internacia Infantago, proklamita de UNo en 1954. Tiuokaze niajn bondezirojn de ĝojplena tago ni transdonas al ĉiuj esperantistaj infanoj, inkluzive denaskulojn samtempe gratulante al la gepatroj kaj edukantoj pro ilia zorgo pri la maturigado de laŭvicaj generacioj de nia E-komunumo. La dezirojn akompanas la kanzono de la ensemblo Tintilo „Bela Rideto”.
Nia nunsemajna felietono pri Koninda Pollando estas dediĉita al la loko Łochów, kie okazas la kongreso de Pola E-Asocio kaj ĝia raporta-elekta kunveno. La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas la daŭrantan en la varsovia Nacia Muzeo ekspozicion de laboraĵoj de la pola skulptisto August Zamoyski kaj ekspozicion de polaj popolaj muzikinstrumentoj en Vroclavo.
Muzike akompanas nin bonveniga al Pollando kanto de la kabareda trupo el la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento „Verda Simio”. La akompananta nian programinformon interreta foto prezentas la ĉefan vidindaĵon de Łochów, t.e. iaman palacon, en kiu nun funkcias konferenca-ripoziga centro.
La kulturkronikaj informoj kaj la felietino estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo troviĝas krome en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
Saluton, Barbara
Kun intereso mi aŭskultis vian felietonon pri Łochów post la reveno el la 38-a Pola E-Kongreso, ĵus okazinta tie. Multe impresis min programero kun la koncerto de la grupo “Kajto”. Eble utilaj estus por vi fotoj el ilia koncerto, farita la 1-an de junio en stacidoma salonego (kongresejo) en Łochów. Do, per aparta retpoŝto mi sendas tri miajn fotojn. Kun amikaj salutoj Jerzy Dryja
Dankon por unu plia interesa programo. Saluton al Esperantistaj infanoj! Al niaj polaj geamikoj ni deziras agrablan kongreson. Al miaj geamikoj mi ofte rekomendas la polan retradion kiel plej auskultindan, modelan podkaston. Gratulon pro via laboro.
Mi tre dankas pro la lastatempaj elsendoj de Pola RetRadio. En via elsendo de la 1a de junio, mi tre ŝatis la programeron pri la loko Łochów. Sukceson al l a kongreso de Pola E-Asocio kaj ĝia raporta-elekta kunveno kiu okazas tie! Cetere, mi esperas, ke ĉiuj infanoj kaj familioj havis (aŭ havos) bonan Internacian Infantagon — diversdate en diversaj landoj.
Viaj muzikaj programeroj estas tre bonaj. Mi kaptu la momenton por aparte vin danki pro la prezento de la disko „Kjara Blua Horizonto” en via elsendo de la 21a de majo. Kjara (Chiara Raggi ) certe estas talentoplena.
Pri tute alia muzikaĵo, en via elsendo de la 28a de majo, vi memorigis kaj prezentis fragmenton de la kanzono „Mia amo restis for”. Ankaŭ ĝi estas tre bela. Dankon pro la mencio, ke eblas aŭskulti ĝin tutece en Youtube. Kiam mi trrovis ĝin tie mi rimarkis, ke pluraj komentintoj estas tre scivolaj pri la grupo “La Verda Stel’” ĉar ili ne sciis pri tiu grupo – ankaŭ mi ne. Ĉu vi – aŭ eble viaj aŭskultantoj – havas pli da informoj pri tiu grupo kaj ĝia kantistino? Ŝajnas iom mistere. Oni eĉ ne indikas la nomojn de la muzikistoj en la grupo. Antaŭdankon.