Ludu

La 855-a E_elsendo el la 21.05.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa muzika segmento estas dediĉita al Chiara Raggi, i.a. itala kanzonistino, komponistino, tekstoaŭtorino, kies unua KD en Esperanto, „Kjara Blua Horizonto” aperis antaŭ ĉ. unu monato kunlabore inter Itala E-Federacio kaj Vinilkosmo. Ni citas specimene el kvin ŝiaj kantoj de la disko certaj, ke multaj aŭskultantoj volos kontatiĝi kaj aĉeti la diskon. Facilas tion fari ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kjara/1-blua-horizonto.html . La komencaj aktualaĵoj koncernas la junian viziton de la pola prezidento en Usono kaj elekton de Witold Bańka (la pola sportministro) por la nova estro de la Monda Antidopa Agentejo WADA. Ni informas krome pri la Kopernika Festivalo en Krakovo. Nia sciencbultena temo estas dediĉita al la polaj hirudoj kaj esploroj pri ilia utileco en la kosmaj flugoj. La akompana al la programinformo interreta foto prezentas la sciencan bazon Lunares, en kiu oni faras ĉi-rilatajn esplorojn. La aktualaĵoj kaj la scienca temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La elsendo troviĝas krome en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D