Ludu

La 823-a E_elsendo el la 29.01.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nur jarduono dividas nin disde la plej grava ĉiujara e-ista evento, kiu en 2019 estas la 104-a UK en Lahtio, Finnlando. Tiuokaze nia antaŭmikrofona gasto estas Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães proksimiganta la plej gravajn informojn ligitajn kun la loĝiga oferto kaj – malkovrante premiere al niaj geaŭskultantoj – informojn pri la antaŭ- kaj postkongresaj ekskursaj ofertoj.
En aktualaĵoj ni informas pri nova sociala monservo por patrinoj de almenaŭ 4 infanoj, kiuj ricevos emerituron eĉ se ne laboris profesie, pri kelkaj facetoj de la limgardista laboro en 2018 kaj tute aparte pri Otylia Jędrzejczak invitita al la Internacia Galerio de Naĝistaj Famuloj.
La sciencbultena temo estas dediĉita al la nunjare solenata en Pollando „Jaro de Matematiko”.
En la programo ni prezentas fragmente la kanton „Pantanala trajno” plenumatan de Alejandro Cosavella el la originala muzikvideo de BRAZILA KOLEKTO (https://www.brazilakolekto.com/).
La programinformon akompanas la interreta foto prezentanta la polan sportistinon, Otylia Jędrzejczak invititan al la Internacia Galerio de Naĝistaj Famuloj.
La novaĵoj kaj sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D