Vox Patris, la plej granda balancsolonorilego en la mondo, kiu venontjare trafos al la Sanktejo de la Eterna Patro en la brazila Trinidade estis prezentita antaŭnnelonge en Krakovo. Farita de la polaj muldistoj i.a. specialistoj el la Muldista Laborejo de Jan Felczyński en Przemyśl (la sudorienta Pollando) ĝi pezas 55 tunojn, altas 4 metrojn kaj ĝia diametro egalas al kvar kaj duona metroj. Ĝi estis produktite 78-procente el kupro kaj 22-procente el stano. Por movi ĝin estas necesaj kvar speciale projektitaj, la plej grandaj en la mondo sonorilmotoroj. La sonorilego Vox Patris ne havas ankoraŭ koron, sed ĝi estas jam projektita. Ĝi pezos ĉirkaŭ du tunojn kaj kun fiksa mekanismo longos 6 metrojn. Laŭpremise ĝi havos tre malaltan sonon aŭdeblan en la distanco de kelkaj kilometroj for de la sanktejo. Ĝia sonorado estos ne sole aŭdebla, sed ankaŭ sentebla pere de la tuta korpo. La surfacon de la sonorilego kovras ornamaĵoj referencantaj al la kreiĝo de la sanktejo. Temas pri karakterizaj por Brazilo plantmotivoj, animaloj kaj birdoj.  Krom Vox Patris polaj muldistoj faras por la baziliko en Trinidade 68 malpli grandajn sonorilojn. Ĝis nun la plej granda balansoborilego pezanta pli ol 36 tunojn, muldita en Nederlando, troviĝas en la japana urbo Gotenba sur la deklivo de Fuĵi-monto.

El la elsendo 16.11.2018. Legas Gabi – 1’58”