Lastmarde en la Eŭropa Parlamento estis malfermita ekspozicio dediĉita al la 100-a datreveno de la akiro de la balotrajtoj fare de polinoj. Dum ĝia lanĉo oni parolis pri ilia esenca rolo en la regajno de la pola suvereneco kaj konstruado de la pola ŝtato post la 123-jara mallibereco. Pollando estis unu el la unuaj landoj en la mondo, en kiuj virinoj ricevis la balotrajtojn. Polinoj jam unu jaron poste ne sole partoprenis la balotojn, sed estis ankaŭ  elektataj. La ekspozicio prezentas virinojn, kiuj ludis esencan rolon en la publika vivo ĝis la 2-a mondmilito – en la pola politiko, klerigo, scienco kaj kulturo – aperigante iliajn fotojn kaj mallongajn biogramojn. I.a. eblas konatiĝi kun la siluetoj de ok unuaj virinoj, kiuj en 1919 ektroviĝis en la pola parlamento. Rilate sciencon temas i.a. pri la silueto de Maria Słodowsla-Curie, koncerne la socian agadon temas pri tiaj konataj polinoj, kiel  verkistinoj Zofia Nałkowska,  Zofia Kossak-Szczucka. Dum la inaŭguro de la ekspozicio oni reliefigis grandan kontribuon de la polaj virinoj al la heredigo de la polaj kulturo kaj tradicio al la sekvaj generacioj. Oni akcentis iliajn patriotajn, porfamiliajn kaj porcivitanajn sintenojn,  gardadon de la naciaj valoroj, la transdonadon de amo al la patrolando tiam, kiam Pollando estis forigita de sur la mapo de Eŭropo.

El la elsendo 16.11.2018. Legas Milada – 2’02”