Ludu

La 809-a E_elsendo el la 27.11.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ denove aŭdiĝas la literatura segmento de nia elsendo, en kiu ni prezentas la 75-an fragmenton de la romano de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
La komencaj aktualaĵoj rilatas al la tensioj ĉirkaŭ la rusa-ukraina konflikto kaj al la atingita interkonsento de la EU-aj gvidantoj kun Britio pri la foriro de ĉi tiu lando el la unia strukturo.
La sciencbultenaj aktualaĵoj rilatas al novaj serĉteknikoj aplikataj en geologio kaj al la origino de vitraj objektoj, unuavice bidoj trovataj sur la tereno de nia lando.
Muzike akompanas nin ĴeLe per la kanzono „La novembra pluvo” el la KD „En Esperantujo”.
La akompana interreta foto de nia programinformo prezentas unu el la plej interesaj vitrofaritaj trovaĵoj. Temas pri la virina kolornamaĵo el la loko Targowisko en la suda Pollando.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D