Ludu

La 808-a E_elsendo el la 23.11.2018 ĉe www.pola-retradio.org

En la komenca kulturkroniko ni informas pri la daŭranta 5-a Festivalo de Ignacy Jan Paderewski en Varsovio; pri la okazonta venontsemajne en Bydgoszcz 4-a Internacia Akademio, dum kiu d-ro Marek Nahajowski prelegos pri la interna ideo de L. Zamenhof kaj ĝia resonanco en la muzika E-kulturo; pri la speciala eldono de la unua pola kroniko el la 12-a jarcento de Gall Anonim.
En la E-komunuma segmento ni raportas pri la novembra omaĝevento al Lucija Borčić en Kroatio kaj pri la rezultoj de la tradukkonkurso, portanta ŝian nomon; ni raportas krome pri plia esperantista renkontiĝo en la Paraiba Valo.
Fine ni proponas la leterkestan renkontiĝon.
La akompana interreta foto de nia programinformo prezentas la komencon de la kroniko de Gall Anonim.
Muzike akompanas nin – Valentina Cancino per fragmento de la kanzono „Ami” kaj Dirce Sales per la fragmento de la kanzono „La estonto estas nia”. Ni muzike citas el la simfonio „Polonia” de I.J. Paderewski kaj el „Ho, mia kor’” de Merlin.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D