Ludu

La 807-a E_elsendo el la 21.11.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ denove antaŭ nia mikrofono ni gastigas polan esperantiston, d-ron Marek Nahajowski, muzikteoriiston, flutiston, kun kiu ni interparolas aparte pri lia profesia laboro kaj muzikaj interesiĝoj, pri lia esperantistiĝo kaj kelkaj planoj kun tio ligitaj. En la programo aŭdiĝas ankaŭ en lia bekfluta plenumo ĉerpaĵo de la 7-a fantazio de Telemann el la KD „Telemann 12 Fantasias” kaj tri komponaĵoj el la KD „Boismortier Six Suites de Pièces”.
Niaj komencaj aktualaĵoj rilatas al la pasinta Internacia Tago de la Infanaj Rajtoj kaj ĉi-rilata alvoko de UEA-teamo ĉe UN; Malkresko de mizero kaj risko de socia ekskludo en la Eŭropa Unio; Multiĝantaj en Pollando vitejoj.
La sciencbultena temo koncernas la malkovron de akvo sur la Marso, kiu – kiel evidentiĝas – troviĝas tie en pli granda kvanto ol supozite.
La akompana foto de nia programinformo rilatas al la Internacia Tago de la Infanaj Rajtoj (20.11)
Muzike akompanas nin – krom la menciitaj supre – citaĵo el la kanzono pri vino el la KD de jOmO „jOmO okcitanas” eldonita de Vinilkosmo.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D