Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 794-a E_elsendo el la 04.10.2018 ĉe www.pola-retradio.org
Ĉi-semajne red. Barbara Pietrzak gastas dum la 26-a Internacia Semajno de la Kulturo kaj Turismo en la kataluna Salou, Katalunio, dum kiu ŝi estis distingita per la premio „Ada Fighiera-Sikorska” pro sia longdaŭra kaj plurflanka E-laboro. Pri la tradicioj kaj la nuno de la Semajno ŝi interparolas antaŭmikrofone kun Rosa Lopez, la aktuala ĉeforganizanto de la aranĝo.
La komencaj aktualaĵoj rilatas al la donitaĵoj de la Eŭropa Statistika Oficejo Eurostat pri la konsumado de ĉokoldado en la Unio kaj Pollando, pri la pola-finna kosma kunlaboro, kaj pri novkreiĝanta centro de la Konfucea Instituto en Krakovo (la suda Pollando).
En la fino de la elsendo aŭdiĝas nia sciencbultena temo, kiu koncernas la ĉirkaŭpreĝejan medion kiel vivejon de varispeciaj birdoj.
Muzike ni memorigas la kanzonon de KTP „La aventuro” el ĝia KD „Plaĉas al mi” eldonita kun Vinilkosmo.
La akompana al la programinformo foto prezentas la transdonon de la premio Ada Fighiera Sikorska fare de Rosa Lopez al red. Barbara Pietrzak.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
Kara Barbara, gxoje audi pri via premio,kiun vi vere meritas.Mi ne sciis,ke poloj tiel multe mangxas cocoladon. Dankon pro la informo.Tion alilandaj esperantistoj memoru,kiam planas viziti Pollandon.
Kun ĝojo ni ekscias, ke Barbara havas sian agadon rekonata de katalunaj samideanoj. Plenmerite! Mi aldonas mian modestan vlĉon aprobe al la donita premio. Kaptante la okazon, ŝi bele intervjuis la fervoran lokan aktivulinon. Mirinda nelacigebla Barbara!