Ludu

La 786-a E_elsendo el la 04.09.2018 ĉe www.pola-retradio.org

La komencaj aktualaĵoj rilatas al la nova lernojaro en Pollando, komenciĝinta lastlunde kaj al la Vinbera Itinero en la regiono de Krakovo, kiu ekde julio ĝis la mezo de septembro disponigas al vizitantoj allogajn atrakciaĵojn. Krome ni informas pri la okazonta sabate Tago de la Nacia Legado, kiun ĉiam pli ofte partoprenas esperantistoj. Nia sciencbultena temo reference al raporto en „Lancet” atentigas, ke neniu alkoholokvanto estas sanfavora. Nia laŭvica hodiaŭ informo rilatas al la literatura konkurso de Kroata Esperantista Unuiĝo.
La hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Alvaro Motta el Rio de Janeiro, Brazilo, kiu apartenas al tiuj esperantistoj, kiuj partoprenas la polan Tagon de la Nacia Legado. En la interparolo farita en Lisbono ni parolas krome pri lia E-aktivado en Rio de Janeiro.
La akompana al la programinformo interreta foto prezentas la titolpaĝon de la eldono de la romano „Przedwiośnie” (Antaŭprintempo) el la 1928-a jaro.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D