Ludu

La 785-a E_elsendo el la 31.08.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Nia 12-a sonbilda raporto pri la trapaso de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono koncernas ĝiajn finajn momentojn dum la Solena Fermo, la 4-an de aŭgusto 2018. Ni prezentas do el ĝi la tradician ferman paroladon de la prezidanto de UEA, Mark Fettes. Niaj sekvaj sonscenoj rilatas al la sinprezenta veno al la „granda kongreso” de infanoj el la nunjara Internacia Infana Kongreseto en Almada kaj al la vortoj de la Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães kiu emfazante, ke la lisbona kongreso signifis realiĝon de multaj longdaŭraj revoj, esprimis dankon al la LKK-o kaj la helpantoj pro la sukcesa efektivigo de ĉi tiu revo. La fina sceno prezentas la solenaĵon de la transdono de la kongresa flago el la manoj de la prezidanto de la Lisbona LKK, José M. Martins al la prezidanto de LKK en la finna Lahti en 2019, Tuomo Grundström. Ĝuste la foto pri ĉi tiu solena momento akompanas nian programinformon.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D