Ludu

La 773-a E_elsendo el la 24.07.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– En la semajno, kiam centoj da esperantistoj celas Portugalion por la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono ni proponas felietonon, en kiu ni retrorigardas al la polaj-portugalaj kontaktoj tra jarcentoj.
– La komencaj aktualaĵoj koncernas eksterlandanojn laborantajn en Pollando; la reagon de la Eŭropa Komisiono je nova leĝo en Israelo, kiel ŝtato de juda nacio; la preferatajn studobjektojn en la Varsovia Universitato.
– Nia sciencbultena temo aparte aktualas traktante la kontakton kun la naturo saniga en multaj malsanoj.
– Ni memorigas krome, ke la plej proksiman ĵaŭdon, la 26-an de julio, pasas la 131-a datreveno de la aperigo de la Unua Libro de D-ro Esperanto en Varsovio.
– Muzike ni citas fragmente el la kanto de Jonny M. „La bileto” el lia KD „Kreaktiva” distribuata de Vinilkosmo kaj el la kanta versio de la poeziaĵo de Julio Baghy „Vi, bela lingvo”, kiun plenumas Joel Muhire.
– Nia programrilata  interreta foto prezentas  la Unuan Libron en la pola lingvo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D