Ludu

La 768-a E_elsendo el la 06.07.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Peter Baláž, kiu en la nomo de E@I informas nin pri la komenciĝonta post unu semajno Somera E-Studado en Slovakio.
– La komenca kulturkronika informo sciigas pri retrovo de enorme interesa pola mezepoka teksto pri Dialogo de Majstro Polikarpo kun la Morto, kiu similas al ĉi-rilataj tekstoj en la eŭropa literatur o, sed ankaŭ distingiĝas pri la propra bildo de la Morto, kiu ne estas la homa skeleto, sed la bildo de… leprulino.
– La E-komunuma informo rilatas al la eventoj de IKUE planitaj dum la Lisbona UK. Temas i.a. pri la unua prilgrmo al Fatima.
– Muzike akompanas nin la ensemblo Keĉka per la slovaka popola kanto „Violon’ acera”.
– La interreta foto rilatas al la informo pri la retrovita plena teksto de Dialogo de Majstro Polikarpo kun la Morto.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D