Ĝis la fino de junio en la varsovia Palaco de Kulturo kaj Scienco funkcias la ekspozicio „Nepoleon Bonaparte”. Ĝi ĉirkaŭprenas pli ol 100 eksponaĵojn,  inter kiuj estas objektoj apartenantaj al Napoleono kiel personaj objektoj, armiloj, distingoj, mebloj, dokumentoj pri diversaj vivaspektoj, ankaŭ verkoj de artistoj, metiistoj el lia epoko, kiel portretoj, bustoj kaj skulptaĵoj. Ili devens el la kolektoj de Napoleon Fondaĵo kaj Armemuzeo en Parizo. Unu el la plej grandaj kuriozaĵoj estas liaj manaj notoj pri la lernado de la angla lingvo, kio okazis dum la 6-jara ekzilo sur la insulo de la sankta Helena. Tio havis ne sole geografian, sed ankaŭ lingvan dimension. Krom prema varmego kaj pluvo Napoleono suferis ankaŭ pro la senĉese ĉirkaŭanta lin fremda, angla lingvo. La insulon atingadis malmultaj informoj dum plimulto de libroj kaj  gazetoj estis anglalingvaj. Tri monatojn post la alveno al la insulo Napoleon komencis la lingvolernadon. Unu el la plej valoraj fontoj pri la trapaso de lia lingvolernado estas „Taglibro el la S-ta Helena” de Emmanuel de Las Cases, kiu priskribis la ĉitagan vivon dum sia 15-monata estado sur la insulo. Ĝuste li sugestis al la imperiestro la lernadon de la lingvo. La ekspozicio  prezentas ok paĝojn de manaj notoj de Bonaparte  pene deĉifreblajn, inter kiuj estas ankaŭ desegnaĵoj. Tio povas sugesti, ke la lernanto kelkfoje enuis.

El la elsendo 15.06.2018. Legas Maciek – 1’40”