Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1490-a E_elsendo el la 03.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Nia sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas du sondokumentojn el la dua parto de la Solena Inaŭguro.
Temas pri la salutoj de TEJO, kiujn transdonis ĝia prezidantino, Ana Ribeiro. Temas krome pri la salutoj de ILEI, kiujn transdonis la vicprezidantino de la Ligo, Alessandra Madella. Lunde mi renkontiĝas kun i.a. Heather Heldzingen ĉe la giĉeto de la 112-a UK en Melburno. Ni informas pri tre sukcesa renkontiĝo de E-radioj kun reprezentantoj de la melburna 3ZZZ, kun redaktorino de E-elsendoj de Radio Vaticana – Marija Belošević, kaj reprezentantoj de la Pola RetRadio – Barbara Pietrzak kaj Maciek Jaskot. Sian aktivan laboron en la Komitato de UEA proksimigas komitatano de Usono, Brandon Sowers. Kaj krome hodiaŭ iom da muziko – citaĵoj el koncerto dum la Nacia Vespero en la dimanĉa programo kaj el la koncerto de Kroata Muzika Bukedo de la lunda kongresa programo.
• La foto akompananta la programinformon prezentas reprezentantojn de la 112-a UK en Melburno ĉe ilia kongresa giĉeto.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253DInteralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
.






