Ludu

La 752-a E_elsendo el la 11.05.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Nian felietonon pri Koninda Polo ni dediĉas hodiaŭ ne sole al la pola sciencisto, sed ankaŭ figuro bone konata de esperanistoj interesiĝantaj pri la E-historio, prof. Odo Bujwid.
– La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la koncerto okazinta en Varsovio kaj dediĉita al la poezio de polaj malliberigitinoj de la germana koncentrejo Ravensbrück, al la daŭranta 9-a Varsovia Librofoiro.
– La E-komunumaj informoj koncernas konkurson pri mallongaj filmetoj, organizitan de EDE-France (http://www.europe2019.org/concoursvideos) kaj alvokon kontribui al preparoj de la nunjara Nitobe-simpozio dediĉita al la temo „Esperanto kaj Universitato” (https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSfqrjA3pBIv8Bp-B742_XP_vMaDHDvtjoKSaM467-EbaCu7NQ/viewform?usp=sf_link)
– La interreta foto prezentas la heroon de nia felietono, elstaran scienciston kaj esperantiston, profesoron Odo Bujwid.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D