Kadre de plurjara registara programo „Sendependa Pollando” al la polaj lernejoj estis disponigitaj 20 historitemaj filmoj. Temas pri la verko de la Produktejo de Dokumentaj kaj Beletraj Filmoj, kiu pere de ĉirkaŭ 15-minutaj filmoj prezentas la historion de Pollando baze de tolaĵoj de Jan Matejko. La mapli granda projekto enhavanta 10 filmojn traktas la polan historion pere de pentrajoj de aliaj polaj artistoj. Ilia komuna titolo estas „La sendependa Pollando – historio laŭ vivigitaj pentraĵoj”. La filmoj celas atrakciigi la historilecionojn gvidatajn de historiistoj, instruistoj de la pola lingvo, de la kulturanimantoj, amantoj de la historio kaj kulturo. Ĉiu el la filmoj estas vivigita bildo disvolviĝanta laŭ la scenaro rilata al la historia evento, kiun finas la prezento de la koncerna tolaĵo. La prezentociklon inaŭguris filmo „La ĵuro de Kościuszko sur la krakova foirplaco 1794” baze de la samtitola tolaĵo de Wojciech Kossak. Dum la porokaza leciono en la varsovia Ĝeneralkleriga Liceo de Reĝo Vladislavo la 4-a oni diskutis pri la genezo de la insurekcio, socia situacio sur la polaj teritorioj fine de la 18-a jarcento kaj pri elementoj de la materia kulturo el la fino de la 17-a jarcento.
El la elsendo 01.05.2018. Legas Milada – 1’56”