Aŭtune kreiĝos la subtera turisma itinero sub la Kastelo Książ (la sudokcidenta Pollando). Konsistigos ĝin tuneloj konstruigitaj fine de la 2-a mondmilito fare de la malliberigitoj de la germana koncentrejo Gross-Rosen. Nun daŭras ilia alikonstruo,  dank’ al kio turistoj povos sekvi signifan parton de pli ol 3,2 mil kvadratmetraj subteraj koridoroj. Ĝis nun ili estis utiligataj unuavice de la Geofizika Instituto de la Pola Sciencakademio pro la troviĝantaj tie observejo registranta kaj interpretanta la sismajn skuojn. La subteraj tuneloj sub la Kastelo Książ kreiĝis en la jaroj 1944-45 post la transpreno de la kastelo fare de germanoj. Malliberigitoj el la loka filio de la germana koncentrejo Gross-Rosen konstruis tiam sub la kastelo ferbetonan rifuĝejon kun vasta tunela reto. Ĝi estis fariĝonta Hitler-rezidejo. Pri ilia destino historiistoj havas tamen malsamajn opiniojn. La Kastelo Książ estas unu el la plej grandaj turismaj atrakciaĵoj de la sudokcidenta Pollando. Ĝia origino radikas en la 13-a jarcento, kiam laŭ iniciato de princo Bolko la 1-a Severa estis levitaj la unuaj fortresaj konstruaĵoj. En la manoj de la  Piast-dinastiaj princoj ĝi troviĝis ĝis la 14-a jarcento. Fine de la 15-a jarcento la fortreso estis la proprietaĵo de la pola reĝido Władysław Jagiellończyk. Poste ĝi fariĝis posedaĵo de Hochber-familio ĝis kiam transprenis ĝin hitlera Germanio. Post la 2-a mondmilito Książ ektroviĝis en la limoj de Pollando kaj estas kontinue rekonstruata kaj renovigata.

El la elsendo 06.04.2018. Legas  Tomek – 1’44”