Ludu

La 736-a E_elsendo el la 16.03.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia felietono dediĉita al Koninda Polo proksimigas la silueton de Mieczysław Karłowicz, komponisto kaj direktisto, Tatry-monatara aktivulo, fotografiisto kaj publicisto. Ni prezentas fragmente lian Violonĉelan Konĉerton la maĵora opuso 8.
– En la komenca kulturkroniko ni informas pri ekspozicio en Vroclavo dediĉita al la organizaĵo savanta judojn dum la 2-a mondmilito Żegota kaj pri ebleco rigardi en la plej proksimaj en Poznano la plej grandan meteoriton en Pollando retrovitan nur pasintjare.
– La E-komunumaj informoj koncernas la subvencian helpon de ESF por eldoni la libron „Nia Diligenta Kolegaro”, kiu estas kompilaĵo de 200 detalaj biografioj de eminentaj esperantistoj kaj por projektoj ligitaj kun la pridokumentado de la E-movado en Usono.
– Nia hodiaŭa mikrofona gasto estas denove ĉina esperantistino Xu Xiaonan, kiu dividas kun ni la rememorojn pri la komenco de sia esperantistiĝo kaj rolo de Pollando en sia esperantista biografio.
– La interreta foto prezentas la heroon de nia felietono Mieczysław Karłowicz en la Tatry-montara pejzaĝo. 
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D