Ludu

La 727-a E_elsendo el la 13.02.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ en nia literatura segmento ni prezentas la 65-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– La komencaj aktualaĵoj informas pri la vizito de la pola ĉefministro en Libano kaj liaj interparoloj pri ekonomiaj aferoj kaj pola helpo al la migrantoj, pri la Pola Aviada Grupo establita jarkomence kaj ĝiaj celoj kaj pri aparta premio por Vroclavo (la sudorienta Pollando) rekonita en 2018 kiel turisma celloko de Eŭropo.
– La sciencbultena temo traktas interesajn malkovrojn en Kanado, ke ne la aĝo, sed la sanstato decidas pri la postoperaciaj komplikaĵoj.
– Muzike ni prezentas fragmente la kanzonon „Neĝo falis” el la KD „Espo Despo Bosniumas” eldonita de Vinilkosmo.
– La interreta foto akompananta la programinformon ligas al la turisma celo en Eŭropo 2018, kiu estas ankaŭ la loko de la maja 70-a IFEF-kongreso – Vroclavo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D