Ludu

La 715-a E_elsendo el la 02.01.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– En la literatura fragmento de nia unua en 2018 E-elsendo ni proponas la 63-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al 50-milioneŭra kontribuo de Pollando por solvi la migrokrizon kaj 25-jariĝo de la organizo Pola Humaneca Kampanjo.
– La scienca bulteno enhavas informojn pri „diameno” la nova materialo kun eksterordinaraj proprecoj akirita el grafeno kaj pri riĉiĝo de la Naturscienca Centro en Bjalistoko per nova kolekto de mineraloj.
– En la hodiaŭa programo ni memorigas malnovan, ĉar 65-jaran kanzonon pri Varsovio en la plenumo de Andrzej Tomecki. La E-vortojn por la kanzono de Władysław Szpilman verkis Andrzej Pettyn.
– La foto akompananta la programinformon prezentas unu el la eksponaĵoj de la riĉa kolekto de la Naturscienca Centro en Bjalistoko.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D