Sciencistoj jam antaŭ kelka tempo konstatis, ke en la maroj kaj oceanoj kreiĝas grandegaj akvoturbuladoj kun la diametro egala eĉ ĝis kelkcent kilometroj. Temas pri la tiel nomataj mezoskalaj akvoturbuladoj, kiuj peras longdistance grandegajn kvantojn da akvo kaj varmo. Laŭ matematikaj kalkuloj oni ŝpinis spekulativadojn, ke ili povas aperi pare, sed longe oni parolis pri tio nur teorie. Nun eblis observi ilin pere de satelitoj kaj malkovris tion sciencistoj el Liverpulo. Ili estis rimarkitaj en Tasmana Maro, oriente for de Aŭstralio. Alia ĉi-speca kazo estis notita en la suda Atlantiko ĉe la okcidenta bordo de la Suda Afriko. Laŭ sciencistoj tiuj akvoformacioj povas tre rapide aliloki je grandaj distancoj malgrandajn marajn animalojn. Estis konfirmite, ke la akvoturbuladoj moviĝas laŭ kotraŭaj direktoj, kvankam ili estas ligitaj. Estis ankaŭ difinite, ke tia para drivado de akvoturbuladoj povas daŭri eĉ 6 monatojn. Se la unuopaj mezoskalaj akvoturbuladoj preskaŭ ĉiam direktiĝas okcidenten, la paraj akvoturbuladoj kapablas moviĝi orienten kun rapideco eĉ 10-obla. Ilia influo je la tera klimato ne estas ankoraŭ difinita, sed kiel asertite ĝi tutcerte ekzistas, ĉar moviĝanta varmo influas la atmosferan cirkuladon.
El la elsendo 30.01.2018. Legas Tomek- 1’31”