Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 713-a E_elsendo el la 26.12.2017 ĉe www.pola-retradio.org
– En Pollando oni festas Kristnaskon ankaŭ la 26-an de decembro. Tial nia programo referencas al la festperiodo per prezento de kelkaj polaj kristnaskaj kantoj en la E-vesto. Ni prezentas al vi popularajn kristnaskajn kantojn, kiel „Al paŝtistoj la anĝel’”, kaj „Kuŝas Krist’ etulo” en la plenumo de Remigiusz Kossakowski, „Ek’ paŝtistoj al la stalo” en la plenumo de Anna Osmakowicz, „En nokt’ silenta” en la plenumo de la ensemblo Muzilo. En la fino aŭdiĝas la instrumenta versio de la kortuŝa kristnaska kanto „Estis ĉe lulilo”.
– Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas la nova volontulo de Bjalistoka E-Societo el Nederlando, Mark Konijnenberg, kiu havis la okazon konatiĝi en la ĵusaj tagoj kun la polaj kristnaskaj tradicioj, sed nia interparolo ne rilatas al ĉi tiuj spertoj de nia gasto.
– La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas la Kristnaskrilatajn ekspoziciojn en Krakovo, la suda Pollando; la ĵus inaŭguritan Sukcenan Altaron de la Patrujo en Gdansko kaj tion, ke ankaŭ eksterlandanoj volonte konatiĝas kun la polaj kristnaskaj tradicioj.
– La programinforma foto prezentas la kripeton, al kiu rapidas i.a. polaj nobeloj.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
Mi ĝojas, ke en Pollando oni festas Kristnaskon ankaŭ la 26-an de decembro ĉar tio signifas, ke ne estas tro malfrue deziri al ĉiuj ĉe Pola Retradio Plej Feliĉan Kristnaskon! Mi elkore dankas pro viaj bonegaj elsendoj de la nuna festa sezono. La kantoj de la hodiaŭa programo daŭrigas la belan festan etoson. Ne malpli bonvenaj estas la aliaj eroj de la elsendo. Do, redankon! Ĉion bonan al vi kaj al la aŭskultantoj de Pola Retradio. Havu sukcesan, pacan, kaj sanan 2018!