Ludu

La 709-a E_elsendo el la 12.12.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– En la literatura segmento de nia marda elsendo ni prezentas sekvan, ĉi-foje la 62-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al kreskantaj nutraĵprezoj en la Eŭropa Unio, kio ne evitas Pollandon; al sumigo de la jaro 2017 en la funkciado de la varsovia bicikla lusistemo Vetrurilo kaj al la finiĝinta semajnfine kampanjo „Nobla donacpakaĵo”.
– La sciencbultena temo informas pri la polaj esploroj koncerne strosogenan efikadon de homo je sovaĝaj bestoj.
– Muzike ni memorigas la kanzonon de Ĵomart “Laciĝis tago” el la Ruĝa Albumo de Ĵomart kaj Nataŝa.
– La programinforma foto el interreto referencas al la kampanjo „Nobla donacpakaĵo”.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D