Ludu

La 707-a E_elsendo el la 05.12.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– En nia hodiaŭa E-elsendo ni gastigas antaŭmikrofone d-ron Renato Corsetti, kiu ĉi-aŭtune estis unu el la gastlekciantoj kadre de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, partoprenis la 4-an Interlingvistikan Simpozion kaj kontribuis al Arkones-programo.
– Komencaj aktualaĵoj rilatas al la nova prezidanto de Eŭropa Platformo de Memoro kaj Konscienco, kiu fariĝis polo; al regionaj okupoj pri la silezia parolo; al solvita konkurso por monumento de junaĝa Zamenhof en Bjalistoko.
– La sciencbultenaj temoj traktas la kreiĝantan sciencan centron Astrocent en Varsovio kaj surprizajn efikojn de fizikaj ekzercoj.
– Muzike akompanas nin hodiaŭ Mariusz Domaszewicz kaj mi memorigas lian kanton “Tempo de espero”.
– La programinforma foto el interreto prezentas la projekton de nova monumento de Zamenhof en Bjalistoko.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D