Ludu

La 698-a E_elsendo el la 03.11.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia komenca kulturkroniko estas dediĉita al informoj pri Lodzo, kiel nova Urbo de Filmo en la reto de kreaj Unesko-urboj, pri la bitigitaj lignaj preĝejoj de Cieszyn-regiono kaj pri la fama pentraĵo de Caravaggio Kartludantoj ekde la venonta semajno rigardebla en Varsovio.
– En la komunumsegmenta fragmento de la elsendo ni referencas al nia lasta interparolo kun la prezidanto de la Bialistoka E-Societo, Przemysław Wierzbowski. Ni koncentriĝas pri kelkaj postsomeraj eventoj kaj planata renkontiĝo meze de decembro 2017 i.a. por sumigi la solenadojn de Zamenhof-Jaro solenata sub la aŭspicio de Unesko.
– Fine ni invitas por nia tradicia Leterkesto. En ĝi sian kanzonon (fragmente) Se, ulo kantas Jacques Le Puil.
-La akompana al la programinformo interreta foto prezentas la tolaĵon de Caravaggio „La kartludantoj”, kiun ekde venonta semajno eblos admiri en Varsovio.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D