La inaŭguro de la ekspozicio ABC de la pola dizajno en la Historia Muzeo en Budapeŝto inaŭguris ciklon Pollando Cent realigatan de Adam-Mickiewicz-Instituto lige kun la 100-jariĝo de la reakiro de suvereneco fare de Pollando en 2018. En la salonoj de la muzeo en unu el la aŭloj de la Reĝa Kastelo en Buda estas prezentaj cent verkoj bildigantaj la historion de la pola dizajno ekde 1918. Tiun ĉi jaron reprezentas la ludilo Wawel-drako de Zofia Stryjeńska. Krome 25 nuntempaj polaj artistoj prezentas siajn artajn variaĵojn pri aliaj historiaj projektoj. La dizajno bildigas ne sole interesiĝemon de pola artistoj kaj iliajn kreajn viziojn sed ankaŭ projektojn rekte ligiĝanajn kun industria dizajno. Estas planata krome kumuna ekspozicio dediĉita al la pola kaj hungara koncepto de dizajno kiun la instituto prezentos ne sole en Pollando kaj Hungario sed ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj. Dum la plej proksimaj kvar jaroj Adam-Mickiewicz-Instituto realigos kunlabore kun aliaj eksterlandaj partneroj multajn diversajn projektojn dediĉitajn al la atingaĵoj de la pola kulturo dum la lastaj cent jaroj. Krom dizajno estos prezentataj videoartoj, muziko, arkiteturo, ekspozicioj kaj prelegoj. La ekspozicio pri la pola dizajno inaŭgurita dum la Budapeŝta semajno de dizajno funkcios ĝis la 15-a de oktobro.

El la elsendo 06.10.2017. Legas Maciek 1′ 35″